Ĉefpaĝo

La Mundezo estas projekto de internacia helplingvo. Ĝi estis kreita por igi la lingvon kiom eble plej facila, regula kaj instinkta, por uziĝi kiel efika komunikilo inter la popoloj.

La Mundezo distingiĝas per objektiva facileco por lerni ĝin. Ebligas al parolantoj kompreni la plejparton de vortoj eĉ sen lernado, kaj duonkompreni ilian sencon per la kohero de la vorta kunmetado kaj per etimologio tiom universala kiom ebla.

La fonetika ortografio, la efika derivada sistemo, la kohero, la foresto de esceptoj kaj nenecesaj malfacilaĵoj, igas la lingvon facilega por ĉiuj, kiu ajn la origino aŭ la gepatra lingvo.

La Mundezo estas ankoraŭ projekto, ĉar ĝi estas perfektigebla kaj akceptema al la plibonigoj el la kolektivo.
Partoprenu ankaŭ vi en la projekto, kaj helpu nin doti la homaron per la laŭeble plej efika helplingvo!

Kiel uzi ĉi-tiun retpaĝon

  • Ĉiuj titoloj kiuj aperas en la paĝoj estas antaŭataj de sago indikanta supren ↑. Tio reirigas returne al la supro de paĝo.
  • Ĉiuj vortoj en la Mundezo skribiĝas ruĝe kaj la plejmulto direktas al la responda vortproviza paĝo. Ŝvebi super ruĝaj vortoj per muso ankaŭ montras tradukojn en Esperanto.
  • Komentado de ajna tipo disponeblas (kaj estas farindaj) je la subo de ĉiu paĝo. Oni povas komenti specife por fari demandojn, kritikojn, sugestojn… kiujn estos ekzamenataj kaj probable pliriĉigos la retpaĝon (pere de apartaj klarigoj, plibonigoj, ktp).
  • Ĉiu nova propono estigas diskuton kaj enketon por ke ĉiuj povos marki iliajn preferojn.

Kuniĝu al ni en:
Telegramhttps://mundeze.telegramo.org/ (la respondo al la demando estas esperanto)
Discordhttps://discord.gg/AUMfKNk
QQ internacia ➜ 717991090
Paĝo Facebookhttps://www.facebook.com/mundeze/
Grupo Facebookhttps://www.facebook.com/groups/mundeze/
Wikihttps://mundeze.fandom.com/wiki/Mundeze_Wiki