alfaro

La alfaro estas logika fonetika alfabeto, inspirita de la Alfunanto de Matthieu “Napishtim”, kiu estis speciale koncipita por skribi la Mundezon. Ĝi kongruigas la formon de la literoj al ilia prononco (la pozicio de la trunketo kaj de la “ventro” respektive indikas la manieron kaj la lokon de artikulacio de la konsonantoj) :

alfare
Vokaloj A E O I U
a e o i u
Duonvokaloj Y W
y w
Senvoĉaj konsonantoj K C S T F P
k c s t f p
Voĉaj konsonantoj G J Z D V B
g j z d v b
Aliaj konsonantoj H L N R M
h l n r m
Klarigo
Tiu tabelo ordigas la konsonantojn laŭ artikulacia moduso kaj artikulacia punkto.

La linioj enhavas la diversajn manierojn de artikulacio (la maniero je elirigi la aeron por artikuli), figurataj per trunketoj;
La kolumnoj enhavas la diversajn lokojn de artikulacio (la loko en la buŝo kie okazas la obstrukco de la aero por artikuli konsonantojn), figurataj per la “ventroj” (la parto en la X-alto).

tabelo

La alfaro ne estas duuskla. Ĝi ne uzas majusklojn, sed toleras la uzadon de pligrandigitaj literoj kiel majuskloj.
Videblas, ke ĉiuj konsonantoj skribiĝas per longa trunketo, kaj ĉiuj voĉaj konsonantoj skribiĝas kun buklo en la fino de ĝia trunketo. Por transskribi la francan “R”, oni do povus skribi “ha” (H) tiel: GH

topEkzempla teksto

Latina alfabeto una linare a versara klame a ta mocey
ola te danasko libri ni sami lu suconke ni mocey.
ley avi logable ni sutse, ni muti sereto kosadi.
alfare alfare
Esperante UNUA ARTIKOLO DE LA UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *