Substantivoj

En Mundezo, ĉiu vorto havas nefleksieblan radikalon, el kiu oni povas formi substantivon, verbon, adjektivon kaj adverbon.

Ekzemplo kun “pel- (paroli)

pele : parolo
peli : paroli
pela : parola
pelo : parole

Substantivo ĉiam formiĝas per la aldono de la finaĵo e al la radiko. Do komunaj substantivoj preskaŭ ĉiam finiĝas per -e *.

Ekzemploj

mate (virino)
bate (viro)
doste (amiko)
eve (domo)
myawe (kato)

topPluralo de substantivoj

Por pluraligi nomojn, eblas aldoni la literon y je la fino de la vorto (post la -o), sed tio ne estas deviga.

Ekzemploj

doste (amiko)
dostey (amikoj)
bi dostey (du amikoj)
bi doste (du amikoj)
pedro ni akiko si mea doste (Pedro kaj Akiko estas miaj amikoj)

topGenro

Mundezo ne distingas inter la viraj kaj inaj nomoj. La genro estas indikata per la prefikso ba- (vira) kaj ma- (ina) *

Ekzemploj

te = homo ane = ulo
bate = viro baane = masklo, virseksulo bae = vireco
mate = virino maane = ino, femalo mae = ineco

* Ankaŭ ekzistas prefikso za por neduuma sekso.

topPropraj nomoj

En Mundezo, la propraj nomoj neniam havas majusklon kaj ili tuje malantaūas la precizigita nomo, sen uzo de prepozicio:

  • hotele hilton (Hotelo Hilton)
  • rike florida (Ŝtato de Florido)
  • guvaye madison (Avenuo Madison)
  • mea doste marko (Mia amiko Marko)

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *