Demandoj kaj respondoj

topKio estas mundeze?

mundeze estas projekto de internacia planlingvo (aŭ internacia helplingvo), alivorte lingvo konstruita cele esti uzata kiel monda interlingvo.

Ekzistas miloj da dialektoj en la mondo, kaj tiu granda riĉeco bedaŭrinde havas kelkajn malagrablaĵojn: malfacilaĵo por la komerco kaj la kunhavaĵo de la sciaĵoj, granda kosto de tradukado, nekomprenoj, malkomprenoj, manovroj, ktp. Efekta helplingvo ebligus solvi multajn el tiuj problemoj de internacia komunikado, kaj Mundezo estis kreita tiucele, tiele fari ĝin la lingvo kiom eble plej facila kaj instinkta. Ĝia ĉefa karaktero estas ebligi ke parolantoj konas maksimumon je vortoj sen neniam estis lernanta ilin, kaj ke parolantoj povas diveni la signifon de tiuj, kiujn ili neniam aŭdis, danke al la kohero de la vort-konstruado kaj la ofte onomatopea etimologio.

topDe kie venas la vorto “mundeze”?

mundeze estas vorto kombinata per la radikoj mund– (mondo) kaj eze (lingvo, dialekto). Oni povas traduki tiun terminon per “mondlingvo”. Tiu nomo maldaŭre estis atribuita al la lingvo atendante ke ni kolektive trovas ties nomon 😉

topNur unu lingvo por la mondo?

mundeze ne volas impone anstataŭigas la aliajn lingvojn, sed tute male helplingvo eblus egaligi ĉiujn lingvojn, eliminante dominon de unu lingvo al alian. La ideo estas je kuraĝigi la lernado de la Mundezo kiel dua lingvo en la tuta mondo, por ke ĝi utilas kiel facila komunikilo inter la personoj kiuj ne povas interkompreniĝi per la naturaj lingvoj.

topKial ne la angla?

Veras ke la angla jam utilas kiel internacia helplingvo en preskaŭ ĉiuj landoj, ĉefe kiel komerca lingvo. Tamen, malgraŭ ĝiaj kvalitoj, la angla tute ne estas facila lingvo, pro la prononco, la ortografo, ĝiaj diramieroj, ĝiaj idiotismoj kaj ĝiaj multaj esceptoj. Plie, la angla estas lingvo kulture markata, tio estas lingvo kiu mankas da neŭtraleco.

topmundeze estas artefarita lingvo, ĉu ne?

Jes, sed ĉiuj lingvoj el la mondo estis kreitaj per la homoj. Kaj iom pos iom, ili nature evoluis, sen zorgi pri la esceptoj kaj aliaj malfacilaĵoj, kiuj aldoniĝis al ili.

Male, la konstruitaj helplingvoj, kiel mundeze, estas science konstruataj, ne kun la nura celo je komuniki, sed ankaŭ por esti koheraj kaj facilaj por ĉiuj.

topKial ne Esperanto?

Esperanto estas la konstruita helplingvo kiu konis plej da sukceson: hodiaŭ estas centoj da miloj da parolantoj tra la mondo. Ĝi posedas geniajn proprecojn, sed havas tamen kelkajn aspektojn kiu mallogas multe da lernantojn (akuzativo, diakritiloj, ne simetria genro, adjektiva konkordo kaj aliaj malfacilaĵoj aŭ malkonsekvencoj). Tial estas tiom da Esperantidoj aŭ aliaj proponoj de reformoj.

topĈu ekzistas ankaŭ aliaj helplingvoj?

Krom la esperanto, ekzistas multaj aliaj konstruitaj helplingvoj, kiel Volapük, Ido, Nov-esperanto, Occidental, Interlingua, Novial, Glosa, Kotava, Angos, Ayola, Uropi, Sambahsa, Kah, Tceqli, Lingwa de Planeta, Atlas lingvo… kaj multaj nefinitaj projektoj kiel Ardano, Womese, Arlipo, Atlango, Intero, Sarata, Eselano. Aliaj lingvoj aŭ projektoj estas prezentataj en la revuo Posta Mundi, la libreto Daughters of Esperanto, aŭ la blogo Nuntios.

Sed la helplingvoj aŭ projekto, kiu plej distingiĝas, pro ilia simpleco, estas, laŭ ni, Pandunia, Fasile21, Lingua Franca Nova, Esperanto sen fleksio, kaj Mondlango.

topKio estas la avantaĝoj de la Mundezo kompare al la aliaj konstruitaj helplingvoj?

mundeze estas unue sistemema lingvo, en kiu, ĉiu propreco, ĉiu regulo, ĉiu vortero… estas ĝeneraligebla al ĉiu aspekto de la lingvo. Ĉio kio povus konsistigi malfacilaĵon por eksterlandanaj parolantoj estis eliminita aŭ malneprigita (kazo, genra kaj nombra konkordo, konjugacio, artikoloj, pluralo, ktp.)

La gramatiko estas ege konciza kaj rapide asimilebla, kaj ĉio estas pripensata cele fari lingvon simplan, logikan, koheran kaj instinktan.

topĈu tro facila lingvo malpliigos lingvan riĉecon?

Eble iomete, sed kiel helplingvo, la Mundezo havas nenian alian ambicion ol servi kiel ilo por bone interkompreniĝi.

topKiel eblus instrui la Mundezon en la tuta mondo?

Helplingvo kiel Mundezo havas neniun ŝancon por esti lernata en la lernejoj en la nuna kunteksto. Êc Esperanto, kiu posedas relative riĉan literaturon kaj multajn parolantojn, havas preskaŭ neniun ŝancon utili iam por sia celo. Adopto de helplingvo dependas de politika volo, kaj samkiel longplana vizio jam igis nin adopti renovigeblajn energiojn, la estroj de nia socio nuntempe ne trovos intereson por ekigi programojn por fondi novan helplingvon por la estonteco.

La sukceso de la Mundezo, aŭ de iu ajn konstruita helplingvo, dependas do kaj de ĝia popularigo en la mondo por doni al ĝi legitimecon, kaj de ŝanĝo de sociekonomia sistemo.

Revolucio eblus meti ĉiujn helplingvajn projektojn sur la sama nivelo. Tiam la elekto povus esti laŭ efikaj kriterioj, kaj mundeze do havus multajn ŝancojn gajni la konkurson.

2 comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *