Verboj

 

En Mundezo, ĉiu vorto havas nefleksieblan radikalon, el kiu oni povas konstrui substantivon, verbon, adjektivon kaj adverbon.

Ekzemplo avec “pel- (paroli, diri)

pele: parolo
peli: paroli
pela: parola
pelo: parole

La verbo ĉiam finiĝas aldonante la finaĵon i al la radiko. Ĉiuj verboj do finiĝas per -i *.

Ekzemploj

si (esti)
avi (havi)
abli (povi, kapabli)
voli (voli)
oti (meti)

* La pasiva participo estas konsiderata kiel “verba adjektivo”, la gerundio kiel “adverba verbo”, kaj la aktiva participo estas substantivigita (en aganto). Tiuj participoj derivitaj el la verba formo do haviĝas la konforman finaĵon laŭ ilia nova naturo.

topDerivitaj verboj

Signifo de verboj, kiuj derivitas el neverbaj radikoj:

  • Se la radiko indikas econ aŭ staton, do la verba formo principe signifas: “havi tiun econ aŭ tiun staton”

Ekzemploj

rodja (ruĝa) ➜ rodji (esti ruĝa, ruĝi)
bela (bela) ➜ beli (esti bela, beli)
warma (varma) ➜ warmi (esti varma, varmi)

Noto: Cetere, la Mundezo prefere uzas verbajn formojn kiel predikato. Prefere diru “boni” anstataŭ “si bona” (esti bona), “warmi” anstataŭ “si warma” (esti varma)…

  • Se la radiko indikas ilon, aparaton, instrumenton… do la verba formo principe signifas: “uzi tiun ilon laŭ sia kutima uzo”

Ekzemploj

gite (gitaro) ➜ giti (ludi gitaron)
vrume (aŭto) ➜ vrumi (aŭti, veturi)
dite (fingro) ➜ diti (fingre tuŝi)

  • Se la radiko indikas substancon, do la verba formo principe signifas: “havigi/apliki/meti tiun substancon”

Ekzemploj

akwe (akvo) ➜ akwi (akvumi, malsekigi)
awe (aero) ➜ awi (aerumi, ventoli)
gore (oro) ➜ gori (ori, orumi, origi)

  • Se la radiko indikas personon, beston aŭ animataĵon, do la verba formo principe signifas: “esti aŭ agi kiel tia persono, tia besto, tia aĵo”

Ekzemploj

redje (reĝo, reĝino) ➜ redji (reĝi)
wawe (hundo, hundino) ➜ wawi (esti / agi kiel hundo)
onde (ondo) ➜ ondi (ondi)

topTransitiveco

Transitiva verbo estas verbo, kiun oni povas rekte sekvigi per substantiva vortgrupo (objekto), sen intervena prepozicio. Netransitiva verbo ne havas tian objekton.

Ekzemploj

me gofi (mi dormas) ➜ gofi estas netransitiva
moke breki (la martelo estas rompita) ➜ breki estas netransitiva
me nyami apole (mi manĝas pomon) ➜ nyami estas transitiva
me uzi komputire (mi uzas komputilon) ➜ uzi estas transitiva

Transitiveco estas fleksebla en Mundezo. Kiam netransitiva verbo estas sekvata de objekto, ĝi iĝas transitiva. Estas do nedeviga uzi la kaŭzativan (igecan) sufikson -if- (vidu la morfologion de la Mundezo).

Ekzemploj

me gofifi tidey = me gofi tidey (mi dormigas la infanojn)
moke brekifi glaspanele = moke breki glaspanele (la martelo rompas la vitron)

topKonjugacio

La verboj estas nefleksieblaj, sed la konjugacio eblas nedevige per adverboj:

Ankaŭ estas 3 adverboj kiuj ebligas precizigi la aspekton. Ili ĉiam lokiĝas tuj antaŭ la verbo:

  • jo: por inta ago (perfektiva aspekto)
  • so: por anta ago (daŭra aspekto)
  • vo: por onta ago (prospektiva aspekto)
Tempo Konjugacio de la verbo “nyami” (manĝi)
Normala pasinteco (pretempo) me nyami (Mi manĝis)
Anta pasinteco (pretempo) me so nyami (Mi estis manĝanta)
Inta pasinteco (pretempo) me jo nyami (Mi estis manĝinta)
Onta pasinteco (pretempo) me vo nyami (Mi estis manĝonta)
 
Normala prezenco (nutempo) me nyami (Mi mangâs)
Anta prezenco (nutempo) me so nyami (Mi estas manĝanta)
Inta prezenco (nutempo) me jo nyami (Mi estas manĝinta)
Onta prezenco (nutempo) me vo nyami (Mi estas manĝonta)
 
Normala estonteco (postempo) me nyami (Mi mangôs)
Anta estonteco (postempo) me so nyami (Mi estos manĝanta)
Inta estonteco (postempo) me jo nyami (Mi estos manĝinta)
Onta estonteco (postempo) me vo nyami (Mi estos manĝonta) *

* Estas proksimuma traduko. La baldaŭa estonteco pli bone tradukiĝas kun la adverbo nero (baldaŭ). Same, la adverbo teko (ĵus) pli taŭgas ol jo por la ĵusa pasinteco.

Ekzemploj

me nero itesi (Mi baldaŭe ekiras)
me teko itesi (Mi ĵus ekiris)

Komento: La tempoj ne estas tute similaj al tiuj de la Esperanto, do tiu tabelo nur havas instrumetodan valoron. La foresto de aspektaj adverboj, ekzemple, ne signifas ke la ago estas aŭ ne estas perfektiva. Plie, precizi la tempon estas nedeviga dum ĝi jam estas precizigita per la kunteksto.

Ekzemploj

postempo me posdio tiiti (* mi morgaŭ veni = mi venos morgaŭ)
me ayi pede as me jo fali (mi senti-doloron-al piedo ĉar mi * fali = mia piedo doloras ĉar mi falis)

topOrdono

La ordona modo uziĝas por esprimi ordonon, komandon. Ekvivalentas al iuj uzoj de la volitivo en Esperanto. La ordona modo (kvazaŭ volitivo) formiĝas per estigi la akcenton sur la lasta silabo, tiu de la verba finaĵo. Ĝi estas skribe indikata per dekstra korno sur la i (ekz: pelí = parolu).*

Ekzemploj

tiití! = Venu!
lo wayí = Li hastu!
noy senyumorí! = Ni seriozu!

Kompreneble, ankaŭ eblas konjugacii la verbon en la ordona modo, uzante la adverbojn.
Ekzemplo: noy jo nyamí! = Ni estu manĝintaj!

*Eblas anstataŭigi la supersignon per apostrofo malantaŭ la i se oni ne povas klavi ĝin: peli’
Ankaŭ eblas esprimi la ordonan modon uzante la adverbon mando antaŭ la verbo. Ekzemple: tu mando nyami! = Manĝu!

topKondicionalo

Estas 3 manieroj por esprimi la kondicionalon tiel, kiel estas uzata en Esperanto.

  • KONDIĈO

Tiu kondicionalo estas ĝenerale antaŭata per la konjunkcio sis (se). Ĝi estas esprimata metante la vorton sa (do) antaŭ la verbo, sed la kunteksto ofte ebligas neuzi ĝin.

Ekzemploj

sis preo me nyami tie, me sa pati = Se mi manĝintus tion, mi estus malsana
sis me multavi, me sa pravesi eve = Se mi estus riĉa, mi aĉetus domon
sis tu posdio tiiti, me (sa) felitci = Se vi venos morgaŭ, mi estos feliĉa

  • HIPOTEZO

Ĝi esprimiĝas metante sis antaŭ la verbo.

Ekzemploj

lo sis muti rolani = Ŝi devintus esti komediisto
noy simatí me sis si kurane ni tu patane = Ni simulu ke mi estus la kuracisto, kaj vi la malsanulo
lo sis leli nas avesi loa ofe = Li mensogus por akiri sian oficon

  • DEZIRO

Tiu uzo de la kondicionalo ne ekzistas en Mundezo, kaj esprimiĝas per la indikativo.

Ekzemploj

me speri ola te mado sami = Mi dezirus ke ĉiuj homoj estu materie egalaj
(ples) nalcí na me sale = (Bonvole) Donu la salon al mi = Ĉu vi povus doni la salon al mi?
me felitci sis tu tiiti = Mi estos feliĉa, se vi venos = Mi estus feliĉa, se vi venus

Kompreneble, la tempaj adverboj ankaŭ povas uziĝi por konjugi la verbon en la kondicionala modo.
Ekzemplo : preo me sa nyami = Mi manĝintus

topVerbaj fleksioj

topPasiva participo

Por la pasiva participo (verba adjektivo), oni aldonas la adjektivan finaĵon -a al la verbo.

Ekzemploj

peli (paroli) + apelia (parolata): esperanto si pelia en multa ike (Esperanto estas parolata en multaj landoj)
prodavi (vendi) + aprodavia (vendita): masuno prodavia fareye (La plej vendata produkto)
kuki (kuiri) + akukia (kuirita): saneye si upersato kukia (La viando estas tro kuirita)

topGerundio

La gerundio havas la saman sencon kiel la adverbo, sed ĝi rilatas al la subjekto. Ĝi formiĝas aldonante la adverban finaĵon -e al la verbo. En Esperanto, ĝi ekvivalentas al la participo -ante. Ekzemple: parolante.

Ekzemploj

peli (paroli) + opelio (parolante): ane leri peli pelio (Oni lernas paroli parolante)
gofi (dormi) + ogofio (dormante): lo gofio peli (Ŝi dormante parolas)
riiti (reiri) + oriitio (reirante): me jo wi lo riitio na dome (Mi vidis lin reirante hejmen)

topAganto

Por formi la aganto, oni aldonas la substantivan finaĵon -e al la verbo.

Ekzemploj

peli (paroli) + epelie (parolanto): pelie si mea bape (La parolanto estas mia patro)
yugi (ludi) + eyugie (ludanto): welí resta yugie (Rigardu la dekstran ludanton)
morisi (morti) + emorisie (mortanto): va morisie salami tu (La mortontoj salutas vin)