Nova Biologia Nomenklaturo

Scienca Revuo 48 (1997) 9-18

 

Ĉu vi estas Homo sapiens aŭ Antropo regnotipa?

Neil Cumberlidge (US)
Sekcio Biologio, Nordmiĉigana Universato, Usono

 

Rüdiger SACHS (DE)
Sekcio Natursciencoj, Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino

Resumo

Multaj sciencistoj lernis, vivi kun la malavantaĝoj, neperfektecoj kaj ekscentraĵoj de la nuntempa tradicia nomiga sistemo internacie uzata en ĉiuj natursciencaj kampoj. Aliaj estas malfeliĉaj pri la malkonvenaj, ofte eĉ ne elparoleblaj sciencaj nomoj de bestoj kaj plantoj. Estas precipe tiu fako, kiu kaŭzas ĉe multaj biologoj malkontentecon pri la ekzistanta nomenklaturo – tute ne iu forta deziro al pli simpla regulo aŭ pli logika strukturo en iu pli bone superrigardebla sistemo. Sed ne malmultaj sciencistoj nur malvolonte forigus konatan kaj fidindan konvencian sistemon, kiu sufiĉe bone funkcias, por anstataŭi ĝin per nomiga sistemo pli logika, terminologie, kiel sin prezentas la Nova Biologia Nomenklaturo (NBN). La aŭtoroj pritraktas kaj komparas kelkajn fundajn diferencojn inter NBN kaj la ekzistantaj konvenciaj sistemoj el vidpunkto de sciencistoj kun intima rilato al zoologia taksonomio.

Fonto: https://scienca-revuo.info/issue/view/228