Fonologio

topAlfabeto

La uzata sistemo estas la latina alfabeto*, sen la literoj Q kaj X.
La alfabeto do eniĝas 24 literojn (nur la minuskloj estas uzataj, eĉ komence de frazoj kaj de propraj nomoj): a, e, o, i, u, y, w, k, c, s, t, f, p, g, j, z, d, v, b, h, l, n, r, m

La ordo de la literoj estas organizata per grupoj:

  • 5 vokaloj (a, e, o, i, u)
  • 2 duonvokaloj (y, w)
  • 17 konsonantoj ordigitaj laŭ senvoĉaj (k, c, s, t, f, p), voĉaj (g, j, z, d, v, b) kaj la konsonantoj kiuj ne havas vocân/sencoĉan ekvivalenton (h, l, n, r, m)

En ĉiu grupo, la konsonantoj estas ordigitaj laŭ loko de artikulacio, el la laringaloj al la labialoj. La literoj kvazaŭe havas la saman sonan valoron kiel en la IFA, krom y [j], c [ʃ] kaj j [ʒ].

Litero IFA Prononco Litera nomo
Vokaloj
a /a ~ ɑ/ aĝa a
e /e ~ ɛ/ ege e
o /o ~ ɔ/ oro o
i /i ~ ɪ/ iri i
u /u ~ ʊ/ unu u
Duonvokaloj
y /j/ jes ya
w /w/ antaŭe wa
Senvocâj konsonantoj
k /k/ kakao ka
c /ʃ ~ ʂ/ ŝati ca
s /s/ ses sa
t /t/ tuta ta
f /f ~ ɸ/ fari fa
p /p/ pupo pa
Vocâj konsonantoj
g /g/ gusto go
j /ʒ ~ ʐ/ ĵeti jo
z /z/ zorgi zo
d /d/ doni do
v /v ~ ʋ/ vivi vo
b /b/ bebo bo
Konsonantoj sen alofono
h /x ~ h/ ĥaoso, homo ha
l /l/ luli la
n /n/ nun na
r /ɾ ~ r/ rara ro
m /m/ memori mo

* La Mundezo posedas ankaŭ sian propran skrib-sistemojn, la alfare. Ĝi havas por celo igi la skribadon multe pli koera kaj intuiticia.

topDigrafoj

Strikte parolante, oni povas konsideri ke estas 4 digrafoj:

  • tc, por skribi la fonemon [t͡ʃ], kiel en la vorto ĉar. Ekzemplo: tcokolate (ĉokolado)
  • ts, por skribi la fonemon [t͡s], kiel en la vorto celo. Ekzemplo: tsi (scii, koni)
  • dj, por skribi la fonemon [d͡ʒ], kiel en la vorto ĝardeno. Ekzemplo: rodja (ruĝa)
  • dz, por skribi la fonemon [d͡z], kiel en la vorto edzo. Ekzemplo: zidzi (segi)

topNomo de la literoj

En Mundezo, la nomo de literoj malsamas ol en Esperanto. Ekzemple, oni ne prononcas la N “no”, sed “na”. Jen kiel nomi ĉiujn literojn:

a, e, o, i, u
ya, wa
ka, ca, sa, ta, fa, pa
go, jo, zo, do, vo, bo
ha, la, na, ro, mo

Iuj estas prononcitaj per A, aliaj per O. Ĉi tiu malsamo ebligas distingi literojn dum literumado. Ĉi tio ebligas eviti ke T konfuzas per D, aŭ N per M (tiu ofte devigas nin specifi “T kiel Tango” aŭ “N kiel Novembro”).

topDiakritiloj

La nuraj diakritiloj uzataj en Mundezo estas:

  • la dekstra korno akcento, kiu indikas la tonan akcenton en verboj konjugaciitaj al la jusivo.

Ekzemplo

peli = paroli
pelí = parolu

  • kaj la haĉeko, kiu estas metita sur la vokalon de la silabo kies fluo estas ingresa (inspirata). Ĝi do estas uzata nur por transskribi onomatojn en la historioj, komiksoj…

Ekzemploj

hǎǎ = surpriza efiko
pwě = kiso
= signo de agaco
ǐho = krio de la azeno
hǒ fff = ronkado de iu, kiu dormas

topPrononco

En Mundezo, ĉiuj literoj estas prononcitaj kaj skribitaj kiel ili estas prononcitaj (1 litero = 1 sono, 1 sono = 1 litero). Tiel, estas neeble fari literumajn erarojn. La sono de letero neniam estas modifita per la apudaj literoj, escepte en kelkaj situacioj, por faciligi la prononcon:

  • Se N antaŭas K, G, M aū alian N, ĝi povas esti prononcita /ŋ/ (prononco velarigita, kiel en “bingo”) aŭ /n/, ĉu ĝi estas, aŭ ne, inter du radikoj de leksika komponado.
  • Se voĉa konsonanto antaŭas surdan konsonanton, la unua povas esti surdigita. Se voĉa konsonanto antaŭas voĉan konsonanton, la unua povas esti voĉigita.
  • Eblas prononci svarabaktan (skribendan) ‑O‑ aū (neskribendan) /ə/ (ŝvao) se oni ne kapablas prononci konsonantan grupon, precipe pro leksika kunmetado; samkiel en Esperanto akvofalo. Ekzemple: demokrate (demokratio), sub/ə/bode (subgrundo)
  • Se oni ne kapablas prononci la W, oni povas prononci ĝin kiel U.
  • Se la C, S, J, aŭ Z estas antaŭitaj de TD, la prononco devas esti afrikata.

Klarigo: afrikata fonemo konsistas el alveolara konsonanto (kiel T aŭ D) kaj frikativa konsonanto (kiel S aŭ J) produktita ĉe la sama punkto de artikolo. Ekzemple, en la vortoj “aĉulo” aŭ “feliĉigi”, [tʃ] estas prononcata en unu paŝo, dum en “ŝtauldo” aŭ “miliipo” la T estas klare distingebla de la Ŝ (la lango frapas la dentojn por prononci la T, antaŭ ol reiri por prononci la Ŝ) (tiel oni distingas katsalto de… kacalto).
“Jackie Chan” (Ĝaki Ĉan) devus esti retransskribita fonetike tiel en Mundezo: “djaki tcan“.

topAkcentoregulo

En plursilaba vorto, la tonika akcento ĉiam frapas la silabon antaŭ la gramatika finaĵo. Escepte por verboj konjugaciitaj kun la jusivo (tio estas la volitivo, la -u modo en esperanta konjugacio). En Mundezo, verbo en la jusivo havas sian tonikan akcenton je la fino de la vorto kaj estas markita per akuta akcento: í. La tonika akcento kutime frapas la lastan silabon de la radikalo.

Ekzemploj (la akcentita silabo estas tiu kiu estas dikita kaj substrekita)

  • atci (terni) = atc- + -i ➜ la gramatika finaĵo estas -i, do la tonika akcento frapas la antaŭan silabon.
  • neyos (neniam) = la radikalo estas neyos- ➜ ne estas gramatika finaĵo, do la tonika akcento frapas la latans silabon de la radikalo.
  • biunti (dudek) = la radikalo estas biunti- ➜ ne estas gramatika finaĵo, do la tonika akcento frapas la lastan silabon de la radikalo.
  • biuntia (dudeka) = biunti- + -a ➜ la gramatika finaĵo estas -a, do la tonika akcento frapas la antaŭan silabon.
  • guli (trinki) = gul- + -i ➜ la gramatika finaĵo estas -i, do la tonika akcento frapas la antaŭan silabon.
  • gu (trinku) ➜ la verbo estas konjugata per la jusivo, do la tonika akcento frapas la lastan silabon, tiu el la finaĵo.
  • gulia (trinkita, trinkata, trinkota) = gul- + -i + -a ➜ la gramatika finaĵo estas -a, do la tonika akcento frapas la antaŭan silabon.
  • malo (ŝi) = la radikalo estas malo- ➜ ne estas gramatika finaĵo, do la tonika akcento frapas la latans silabon de la radikalo.
  • maloa (ŝia, ŝiaj, ŝian, ŝiajn) = malo- + -a ➜ la gramatika finaĵo estas -a, do la tonika akcento frapas la antaŭan silabon (tio estas la lasta silabo de la radikalo).

topFonotakso

Silabo konsistas el: (atako)-kerno-(vosto).

La silaba strukturo en Mundezo estas (C)(C)(S)V(S/C).

topAtako

Silaboj povas aū ne povas havi atakon. En Mundezo, la atako povas esti ĉiu ajn ununura konsonanto, aū unu el la jenaj konsonantaj grupoj:

​ky-, cy-, sy-, ty-, tcy-, tsy-, fy-, py-, gy-, jy-, zy-, dy-, djy-, dzy-, vy-, by-, ly-, ny-, ry- , my-
kw-, cw-, sw-, tw-, tcw-, tsw-, fw-, pw-, gw-, jw-, zw-, dw-, djw-, dzw-, vw-, bw-, hw-, lw-, nw-, rw-, mw-
kl-, fl-, pl-, gl-, vl-, bl-
kr-, tr-, fr-, pr-, gr-, dr-, vr-, br-
tc-, ts-, dj-, dz-
sk-, sky-, skw-, st-, sp-, sl-, sn-, sm-

topKerno

Ĉiuj silaboj havas kernon. En Mundezo, la kerno konsistas el ĉiu ajn ununura vokalo (a, e, o, i, u) aū unu el la jenaj 3 kombinaĵoj: -ay-, -ey- kaj -oy-.
La kombinaĵoj -aw-, -ew-, -iy-, -iw-, -ow-, -uw- kaj -uy- estas malpermesataj.

topVosto

Silaboj povas aū ne povas havi voston. En Mundezo, la vosto en vortfino povas esti unu el la jenaj konsonantoj: -y, -w, -c, -s, -f, -l, -n, -r, -m.
Meze de vorto, la vosto povas konsisti el ĉiu ajn ununura konsonanto. Praktike, oni evitas konsonantajn grupojn kun 2 plozivoj (-kt-, -pt-, ktp.) aū 2 frikativoj (-sf-, -cv-, ktp.) inter vosto kaj atako. Tamen, propraj nomoj kaj vortoj specifaj al iu kulturo povas enhavi tiajn konsonantajn grupojn (vodka, ktp.), kondiĉe ke estas nur unu konsonanto kiel vosto, kaj ke la atako konsistas el unu el la konsonantoj permesataj en la ĉi-supra listo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *