Vortetoj

En Mundezo, la vortetoj (konjunkcioj, adpozicioj, ktp) plej ofte kongruas kun vorto sen gramatika finaĵo. Tial okazas ofte ke ili finiĝas per konsonanto. Konsekvence, eblas okazi malfacileco por prononci sekvencon de vortoj: rest me (dekstre de mi); lif voy (maldekstre de vi); upersat detaye (tro da detaloj); med vage (per trajno); dank tu (danke al vi); sop pede (sur la piedo)…

Tiuokaze, oni uzu la gramatikan finaĵon –u:
restu me; lifu voy (maldekstre de vi); upersatu detaye; medu vage; danku tu; sopu pede

topKunordigaj konjunkcioj

may = sed

u = aŭ

ni = kaj

nio ne = nek, ankaŭ ne

sa = do, sekve, konsekvence

as = ĉar, pro

topAliaj vortetoj

topLoko

en = ĉe, en

dom = ĉe (en domo de)

in = en, interne de

ek, eku = el

sop, sopu = sur

sub, subu = sub

mes = inter, meze de

preen = antaŭ

posen = malantaŭ

tuk, tuku = kontraŭ (apudeco)

ru = ĉirkaŭ

ner = apud

laten = flanke de

tel = malproksime de, for de

topMovo

da = de

na = al

per = tra, de

nal = trans

uper = preter

topTempo

os = (tiam,) kiam

da, esda = de, ekde

hata = ĝis, en (daŭro de plenumo)

samos = dum, samtempe al

duros = dum, tiel longe kiel

preos = antaŭ

preoso = antaŭe, antaŭ

posos = post

posose = poste, pli poste

ru = cirkaŭ, proksimume

  • me itesi ru bia hore = Mi ekiros ĉirkaŭ la dua / Mi ekiris je la dua proksimume
  • me itesi ru bi hore = Mi ekiros post ĉirkaŭ du horoj / Mi ekiris antaŭ proksimume du horoj

topAliaj

ki = ĉu

sis = se

hata sis, dedas = malgraŭ, eĉ se, kvankam, spite

sen sis = escepte se, krom se

a = de

o = kiel

sam = samkiel

so = estkiel

sim = kvazaŭ

med, medu = per, pere de (rimedo)

per = de (aganto), pere de

lu = laŭ

dan = ol, kompare de (komparativo)

om = da (kvanto), “nombre de”, po

ko = inter (reciprokeco, rilato)

kon = kun (komitativa)

sen = sen, krom

hata = inkluzive

da = el, da, de

tem = pri

por = por

dank, danku = danke al

ri = kontraŭ (opozicio)

vis = anstataŭ

das = pro, ĉar

nas = por, por ke

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *