Sintakso

topVortordo

Mundezo estas akuzativa centripeta lingvo ties, kies frazpartaj ordoj kutime estas SVO (Subjekto-Verbo-Objekto), sed eblas uzi la ordon OSV.

Kompreneble eblas meti la Nerektan Objekto-Komplemento aŭ la Adjekto (Atentu, adjekto ne estas adjektivo) ie ajn en la frazo.

Ekzemple

  • kenji lovi djemila (SVO) = Kenĝi amas Ĝemila-on
  • djemila kenji lovi (OSV) = Ĝemila-on Kenĝi amas = Kenĝi amas Ĝemila-on

Iuj reguloj estas establitaj kaj iuj tendencoj estas rekomenditaj. :

  • Prepozicioj ĉiam lokas je la komenco de la prepozicia grupo.
  • Konjunkcioj ĉiam antaŭas la propozicion, kiun ili enkondukas.
  • Adjektivo (aŭ adjektiva grupo) kutime antaŭas la nomon, kiun ĝi modifas, sed ĝi estas tolerata meti ĝin nur poste, kondice ke ĝi ne sekvas alian nomon. La atributa adjektivo atributo lokas post la verbo.
  • Adverbo (aŭ adverba grupo) kutime antaŭas la vorton, kiun ĝi modifas.

topGramatikaj kazoj

La limigo de la frazaj vortordoj igas la akuzativan markon nenecesa. Do la nominativo restas la nura gramatika kazo en Mundezo. La aliaj kazoj estas esprimitaj per prepozicioj.

La prepozicio “na” (al, je la direkto de…), ekzemple, servas aparte por indiki ŝanĝon de loko antaŭ prepozicio, kiu ne specifas ĝin (ekz. En, sur, sub …) aŭ poste verbo kiu eblas ne implici ŝanĝon de loko.

Ekzemple

myawe salti sop gofile = La kato saltas sur la lito
myawe salti na sop gofile = La kato saltas sur la liton

topGramatika elipso

Mundezo povas esti parolata per elipsoj. Tio estas, ni povas mankigi elementojn de la frazo se la kunteksto estas klara.

Ekzemple

me siki das me jo senisi mea myawe (Mi malĝojas ĉar mi perdis mian katon) ➜ siki das senisi myawe (malĝojas ĉar perdi katon)

Jen kiel la verbo “esti” tre ofte impliciĝos.

Ekzemple

kie tie? = Kio tio? (Kio estas tio?)
tie buke = Tio libro (Tio estas libro)

topKompletiga suba propozicio

– La kompletiga suba propozicio simple plaĉas post la antaŭa propozicio, sed eblas uzi la konjunkcion de subordigo ti, nedevige.
me meni tu reki (mi opinias vi pravas) = me meni ti tu reki (mi opinias ke vi pravas)

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *