Adjektivoj

En Mundezo, ĉiu vorto havas nefleksieblan radikon, el kiu oni povas formi la substantivon, la verbon, la adjektivon kaj la adverbon.

Ekzemplo kun “pel- (paroli, diri)

pele: parolo
peli: paroli
pela: parola
pelo: parole

La adjektivo ĉiam formiĝas per aldoni la finaĵon -a al la radikalo. Preskaŭ ĉiuj adjektivoj do finiĝas per la finaĵo -a *.

Adjektivo estas modifanto de la substantivo, kaj lokiĝas ĝenerale antaŭ ĉi-tiu. La atributa adjektivo lokiĝas post la verbo.

Adjektivo estas ĉiam nefleksiebla en Mundezo.

Ekzemploj

alta evey (grandaj domoj)
blua pile (blua pilolo)
warma nyame (varma manĝo)
dosta kosade (amika rilato)
ta somey (homaj korpoj)

Estas akceptebla meti la adjektivon tuj poste la determinita substantivo, sed nur se ĉi tiu adjektivo mem ne estas sekva de alia substantivo aŭ pronomo.

Ekzemploj

La persono kiu manĝas ➜ nyama ane
La persono kiu manĝas➜ ane nyama
La persono kiu manĝas ĉokoladon ➜ ane nyama tcokolate

En tiu lasta ekzemplo, la adjektivo nyama ne povas esti metita antaŭ tcokolate (ĉokolado) ĉar tiel ĝi agus al tiu nomo. “ane nyama tcokolate” signifus tion, kiel “La persono ĉokolado kiu manĝas”. Por traduki korekte la frazon, necesus uzi relativan pronomon: ane ke nyami tcokolate (La persono kiu manĝas ĉokoladon)

* Kelkaj adjektivoj ne finiĝas per -a. Estas interalie la kazo de iuj tabel-vortoj (tiu, kiuj, ĉiuj, neniu…)

topDerivitaj adjektivoj

Pluraj adjektivoj povas kelkfoje deriviti el sama radiko. Estas tiel kun “lov-” (lovi, lovo). En tia okazo, la kunteksto sufiĉas je determini kiun adjektivon oni traktas.

  • Se la adjektivo estas kvalita (kiu esprimas econ posedeblan je diversaj gradoj), ĝi estas derivita el la verba formo. La senco de tia adjektivo samas la sencon de tiu verbo en la aktiva participo.

Ekzemploj

lovi (ami) ➜ lova (ama = kiu amas = amanta)
– “lova mate” (ama virino = amanta virino)
fobi (timi) ➜ foba (tima = kiu timas = timanta = timigita)
– “foba bate” (tima viro = timigita viro)
mapi (patrini) ➜ mapa (patrina = patrinanta = kiu patrinas)
– “mapa masere” (patrina fratino = patrinanta fratino = fratino kiu patrinas, kiu agas kiel patrino)

  • Se la adjektivo estas rilatiga (kiu esprimas rilaton de la dependa elemento al io alia), ĝi estas derivita el la substantiva formo (negradigebla). La senco de tia adjektivo samas la sencon de komplemento de substantivo (de + tiu substantivo).

Ekzemploj

love (amo) ➜ lova (de amo = ama)
– “lova kosade” (ama rilato = rilato de amo)
fobe (timo) ➜ foba (de timo, tima)
– “foba krite” (tima krio, krio de timo)
mape (patrino) ➜ mapa (de patrino = patrina)
– “mapa sade” (konduto de patrino = patrina konduto)

Entute, “ama virino” ne povas aludi “virino de amo” ĉar, krom ĝi signifas nenion (escepte de idiomaĵo), la adjektivo estas kvalita ĉar ĝi esprimas econ de la subjekto.
Plie, “ama rilato” ne povas aludi “amanta rilato” ĉar, krom ĝi signifas nenion, la adjektivo estas rilatiga ĉar ĝi servas kiel komplemento de substantivo.

topGradoj de komparado

En Mundezo, la predikato kutime aperas kiel sola verbo, sed ĝi estis malkomponita en verbo + adjektivo por pli bone kompreni la ĉi-subajn ekzemplojn :

topKomparativo

– Por esprimi la samecon, aŭ oni uzas la adverbon “o” ((tiel,) kiel), aŭ “sam” (kiel), aŭ “samo (dan)” (same (ol))

me si alta o tu (mi estas alta kiel vi) ➜ Mi estas tiel granda kiel vi
me si alta sam tu (mi estas alta kiel vi) ➜ Mi estas tiel granda kiel vi
me si samo alta dan tu ➜ Mi estas same alta kiel vi

– Por esprimi la superecon, oni uzas la adverbon “mas (dan)” (pli (ol))

me si mas alta dan tu ➜ Mi estas pli granda ol vi

– Por esprimi la malsuperecon, oni uzas la adverbon “min (dan)” (malpli (ol))

me si min alta dan tu ➜ Mi estas malpli granda ol vi

topSuperlativo

– Por esprimi la superecan superlativon, oni uzas la adverbon “masuno (dan)” (la plej (el))

tu si masuno alta dan ola noy ➜ Vi estas la plej granda el ni ĉiuj

– Por esprimi la malsuperecan superlativon, oni uzas la adverbon “minuno (dan)” (la malplej (el))

tu si minuno alta dan ola noy ➜ Vi estas la malplej granda el ni ĉiuj

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *